Bernhard Hergt
| Bernhard Hergt | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de majo 1858 en Bergsulza |
| Morto | 22-an de januaro 1920 (61-jaraĝa) en Bad Sulza |
| Lingvoj | germana |
| Okupo | |
| Okupo | botanikisto natursciencisto mezlerneja instruisto |
Bernhard Julius Eduard HERGT (naskiĝinta la 10-an de majo 1858 en Bergsulza, mortinta la 22-an de januaro 1920 en Vajmaro) estis germana botanikisto kaj gimnazia instruisto.
Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe Vilhelmo-Ernesto-gimnazio en 1878 li studis ĝis 1881 matematikon kaj natursciencojn en Jena: tie influegis lin Ernst Haeckel. Poste, Hergt studentis en Göttingen. Li ŝtate ekzameniĝis estonte de 1884 instruisto ĉe realisma lernejo; finfine li fariĝis gimnazia pedagogo en Vajmaro en la lernejo kie li mem iam lernantis.
Li sekretariis por Turingia Botanika Societo ekde ties fondiĝo en 1900. Loĝis li Vajmare ĉe Carl-Alexander-Allee 1 (nun nomo Freiherr-vom-Stein-Allee).[1] Post forpaso de Carl Haußknecht en 1903 li ankaŭ ĉefrespondcis por la esplorejo Herbarium Haußknecht. Vojaĝinte kaj el privataj havaĵoj Hergt mem pligrandigis la tieajn kolektojn (ekz. per fosilioj el pleistocenaj travertinaĵoj de Ilm.[2]
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Lehrplan des botanischen Unterrichts, ĉe: Jahresbericht des Realgymnasiums zu Weimar, Weimar; 1891, p. 1–17.
- kun Hugo Wernekke: Abriß der Schulgeschichte: Die Farnpflanzen Thüringens Beilage zum Jahresberichte des Großherzoglichen Realgymnasium, Hof-Buchdr., Weimar 1906.
- Die Farnpflanzen Thüringens, Druck der Hof-Buchdruckerei, Weimar 1906.
- Die Flora der Travertine von Weimar und Ehringsdorf, Weimar 1912.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Minerva: Jahrbuĉ der gelehrten Welt, volumo 24, p. 974.
- ↑ Art. Hergt, Bernhard, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte, Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 201

