Saltu al enhavo

Insulo Lisianski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo Lisianski
insulo, reef island [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj26° 4′ N, 173° 58′ U (mapo)26.064166666667-173.96555555556Koordinatoj: 26° 4′ N, 173° 58′ U (mapo) [+]
Akvokolektejo1,56 km² (156 ha) [+]
Areo1,56 km² (156 ha) [+]
Loĝantaro1 [+]

Insulo Lisianski (Tero)
Insulo Lisianski (Tero)

Insulo Lisianski (Pacifika oceano)
Insulo Lisianski (Pacifika oceano)
DEC
Map
Insulo Lisianski
Vikimedia Komunejo:  Lisianski [+]
v • d • r

Insulo Lisianski (en havaja: Papa‘āpoho) estas unu el la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj, kun terareo de 1,556 km² kaj maksimuma alto de 12 m super marnivelo. Ĝi estas malalta, ebena sabla kaj korala insulo je 905 mejloj (1,676 km) nordokcidente de Honolulu. Lige al Lisianski estas la etenda Neva Sablejo. Aliro al la insulo estas limigita per helikoptero aŭ ŝipo al mallarĝa sabla insuleto en la sudorienta flanko de la insulo.

Alia vido

La vulkana insulo suferas pro malrapida procezo de erozio, kaj montras depresion inter du altaj sablaj dunoj, kio supozeble estis iam laguno kiel tiu de Lajsano, ties plej proksima loko. Pro tiu tialo, la insula selektita havaja nomo, Papa‘āpoho, signifas "insulo kun depresio". Ĉirkaŭ tri kvaronoj de la populacio de Bonina petrelo kiu nestumas en Havajo nestumas tie. Ĵusa malkovro de subfosilioj en la insulo indikas, ke la Lajsana anaso populaciis en tiu insulo, eble kiel rezulto de la iama laguno.

26° 03′ 51″ Nordo 173° 57′ 57″ Okcidento / 26.064031 °N, 173.965802 °U / 26.064031; -173.965802 (mapo)