Saltu al enhavo

Kanalo Blanka maro - Balta maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanalo Blanka maro - Balta maro
kanalo Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1931
Lando Rusio (1991–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Karelio
Situo
Geografia situo 62° 48′ 0″ N, 34° 48′ 0″ O (mapo)62.834.8Koordinatoj: 62° 48′ 0″ N, 34° 48′ 0″ O (mapo) [+]
Kanalo Blanka maro - Balta maro (Respubliko Karelio)
Kanalo Blanka maro - Balta maro (Respubliko Karelio)
DEC
Situo de Kanalo Blanka maro - Balta maro
Map
Kanalo Blanka maro - Balta maro
Parto de Sistemo de Kvin Maroj Redakti la valoron en Wikidata vd
v • d • r

Blankmara-Baltamara kanalo aŭ Kanalo Blanka maro - Balta maro (ruse Беломорско-Балтийский канал, Belomorsko-Baltijskij kanal) estas kanalo longa je 227 km de Powenez ĉe Onega-maro ĝis Belomorsk (Soroka) ĉe Blanka maro en la nordo.

Ĝi estis konstruita dum du jaroj per sklavlaboro de Gulag-anoj (16-an de oktobro 1931 - 30-an de aŭgusto 1933) je ordono de Stalin. La konstrulaborojn gvidis Naftalij Frenkel, kiu mem pli frue estis gulagano sur la Solovecki-insuloj.

Mapo de la kanalo

La kanalo estis konstruita sen ŝtalo, betono kaj maŝinoj, el ligno kaj tero per trudlaboro. Oni ofte arestis nur por trudlaborigi homojn. Post la laboro oni amase liberigis ilin.

La laborojn partoprenis ĉirkaŭ 170.000 arestitoj kaj mortis onidire ĉirkaŭ 25.000 homoj. La kanalo ne havis tian gravecon, kiel oni antaŭe pensis.

Oni volas ĉiun lignoparton de la kanalo anstataŭi per ŝtalbetono en 2007.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Anne Applebaum: Der Gulag, Berlin 2003.