Meropedoj
Blankfrunta abelmanĝulo, (Merops bullockoides) | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Abelmanĝuloj aŭ meropoj estas birdoj el la ordo de koracioformaj, manĝantaj insektojn kaj havantajn okulfrape koloran plumaron[1]. La vorto "meropo" devenas el la sciencnoma latinlingva Merops, kaj pro tio pli akurate uzendas por la specioj de tiu genro, sed ankaŭ uzeblas por la tre konata specio Eŭropa abelmanĝulo. Por la birdoj de la tuta familio plie taŭgas la nomo Meropedoj. Ĉar meropo aŭ "meropedo" estas tro scienca nomo, populariĝis la nomo abelmanĝulo, ĉar kvankam ne estas tio la ununura manĝaĵo de la familio, tradicie multaj popoloj rilatigis la familion kun tiu familio de insektoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Plej parto de specioj troviĝas en Afriko, sed aliaj ĉeestas en suda Eŭropo, kiel la Eŭropa abelmanĝulo Merops apiaster, Aŭstralio kaj Novgvineo. Ili karakteriĝas pro tre riĉkolora plumaro, sveltaj korpoj kaj ofte longaj centraj vostoplumoj. Ĉiuj estas kolorplenaj kaj havas longajn subenturnitajn bekojn kaj pintajn flugilojn, kiuj donas al ili aspekton hirundecan kiam vidataj de malproksime.
Manĝo
[redakti | redakti fonton]Kiel tiu nomo sugestas, abelmanĝuloj ĉefe manĝas flugantajn insektojn, ĉefe abelojn, vespojn, kiuj estas predataj enaere el malferma gvatejo. Kvankam ili persekutas ĉiujn ajn flugantajn insektojn, mielabeloj ĉefas en ties dieto. La monda teritorio de abelmanĝuloj estas preskaŭ identa al la indiĝena teritorio de la kvar plej oftaj specioj de mielabeloj. Fry et al. asertas, ke "en 20 apartaj studioj pri la dieto de 16 tipoj de abelmanĝuloj, himenopteroj (formikoj, abeloj kaj vespoj) konsistigis el 20% al 96% el ĉiu insekto manĝita, kaj mielabeloj formis averaĝe ĉirkaŭ unu trionon el la himenopteroj".
Antaŭ engluti la predaĵon, abelmanĝulo forigas la predopikilon per ripeta frapado de la insekto sur malmola surfaco, ekzemple branĉo de ripozejo. Dum tiu procezo, la birdo premas la insekton por forigi plej parton de la veneno. Notinde, tiuj birdoj predas nur flugantajn insektojn dum tiuj flugas kaj ne atentas samajn insektojn dum tiuj surteras.
Konduto
[redakti | redakti fonton]Abelmanĝuloj estas gregemaj. Ili formas koloniojn kaj nestumas en tuneloj en sablaj riverbordoj. La ovoj estas blankaj kaj ili ĝenerale produktas 2-9 ovojn ĉiun ovodemetadon (depende de la specio). Ĉar ili loĝas en kolonioj, oni vidas kune ofte grandajn nombrojn de tiuj truoj kun antaŭaj blankecaj markoj ĉe ties enirejoj kaŭzitaj de akumulitaj ekskrementaĵoj. Plej parto de la specioj de tiu familio estas monogamaj, kaj ambaŭ gepatroj zorgas la idaron.
La familio de abelmanĝuloj konsistas el du subfamilioj - la barbaj abelmanĝuloj Nyctyornithinae (levitaj al la familia nivelo kiel Niktiornitedoj fare de Charles Sibley en pli ĵusaj versioj de sia komputila mondolisto), kaj Meropinae, la tipaj abelmanĝuloj aŭ meropoj.

Specilisto en taksonomia ordo
[redakti | redakti fonton]- genro Nyctyornis
- Ruĝbarba abelmanĝulo, Nyctyornis amictus
- Blubarba abelmanĝulo, Nyctyornis athertoni
- genro Meropogon
- Purpurbarba abelmanĝulo aŭ Sulavesa abelmanĝulo, Meropogon forsteni
- genro Merops
- Nana abelmanĝulo, Merops pusillus
- Persia abelmanĝulo, Merops persicus
- Orienta abelmanĝulo, Merops orientalis
- Verda abelmanĝulo, Merops viridissimus
- Blubrova abelmanĝulo, Merops cyanophrys
- Blankagorĝa abelmanĝulo, Merops albicollis
- Hirundovosta abelmanĝulo, Merops hirundinaeus
- Filipina abelmanĝulo aŭ Bluvosta abelmanĝulo, Merops philippinus
- Nigra abelmanĝulo, Merops gularis
- Blukapa abelmanĝulo, Merops muelleri
- Bluliphara abelmanĝulo, Merops mentalis
- Ruĝgorĝa abelmanĝulo, Merops bulocki
- Blankfrunta abelmanĝulo, Merops bullockoides
- Blubrusta abelmanĝulo, Merops variegatus
- Etiopia abelmanĝulo, Merops lafresnayii
- Cinambrusta abelmanĝulo, Merops oreobates
- Nigrakapa abelmanĝulo, Merops breweri
- Somalia abelmanĝulo, Merops revoilii
- Boema abelmanĝulo aŭ Okragorĝa abelmanĝulo, Merops boehmi
- Blugorĝa abelmanĝulo, Merops viridis
- Rufkrona abelmanĝulo, Merops americanus
- Madagaskara abelmanĝulo, Merops superciliosus
- Ĉielarka abelmanĝulo, Merops ornatus
- Eŭropa abelmanĝulo, Merops apiaster
- Brunkapa abelmanĝulo, Merops leschenaulti
- Roza abelmanĝulo, Merops malimbicus
- Skarlata abelmanĝulo, Merops nubicus
- Karmina abelmanĝulo, Merops nubicoides
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Merops orientalis
- Eŭropa abelmanĝulo (Merops apiaster)
- Merops oreobates
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Fry, Fry kaj Harris, Kingfishers, Bee-eaters and Rollers (1992) ISBN 0-7136-1410-8
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Camacdonald Bildaro de ĉiu specio
- Filmoj de abelmanĝulo ĉe Interreta Birdokolekto
- Meropedoj, Birdofamilioj de la Mondo Arkivigite je 2009-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||||||||||||||


