Pleuronectoidei
Aspekto

Pleuronectoidei estas subordo de karangoformaj radinaĝilaj fundakvaj fiŝoj, ankaŭ nomataj Heterosomata, foje klasitaj kiel aparta ordo Pleuronectiformes aŭ subordo de la perkoformaj. Ĉe multaj specioj, ambaŭ okuloj situas sur unu sama flanko de la kapo, ĉar unu el ili migras tra la kapo dum disvolviĝo. Kelkaj specioj metas sian maldekstran flankon supren, aliaj sian dekstran kaj aliaj iun ajn.
Multaj gravaj manĝofiŝoj estas en tiu ordo, inklude soleojn, turbotojn, pleŭronektojn, kaj aliajn. Estas pli ol 400 specioj de tiu ordo. Kelkaj pleŭronektoj povas kamufli sin en aŭ sur la oceana fundo.
- familio Aĥiredoj (Achiridae) Rafinesque, 1815
- familio Aĥiropsetedoj (Achiropsettidae) Heemstra, 1990
- familio Botedoj (Bothidae) Smitt, 1892
- familio Citaredoj (Citharidae) de Buen, 1935
- familio Cinoglosedoj (Cynoglossidae) Jordan, 1888
- familio Paraliĥtiedoj (Paralichthyidae) Regan, 1910
- familio Pleŭronektedoj (Pleuronectidae) Rafinesque, 1815
- pleŭronektoj (Pleuronectes)
- familio Psetodedoj (Psettodidae) Regan, 1910
- familio Samaredoj (Samaridae) Jordan & Goss, 1889
- familio Skoftalmedoj (Scophthalmidae) Chabanaud, 1933
- turbotoj (Scophthalmus / Psetta)
- familio Soleedoj (Soleidae) Bonaparte, 1833
- soleoj (Solea)