Rabato

| Rabato | |
| arabe الرباط, ar-Ribāṭ, angle Rabat | |
| urbo | |
| Oficiala nomo: الرباط | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | ekde 2015 Rabato-Sala-Kenitro, antaŭe Rabat-Salé-Zemmour-Zaer |
| Konata loko | Kasbaho de Udajo |
| Turo | Turo de Hasano |
| Rivero | Bou Regreg |
| Situo | Rabato |
| - alteco | 53 m s. m. |
| - koordinatoj | 34° 01′ 03″ N 06° 50′ 10″ U / 34.01750 °N, 6.83611 °U (mapo) |
| Plej alta punkto | |
| - alteco | 75 m s. m. |
| Plej malalta punkto | |
| - alteco | 11 m s. m. |
| Areo | 117,0 km² (11 700 ha) |
| Loĝantaro | 567 000 (2009) |
| Denseco | 4 846,15 loĝ./km² |
| Oceano | Atlantiko |
| Fondo | 1146 |
| Horzono | GMT (UTC+0) |
| Poŝtkodo | 10 000 |
| Retpaĝo: www.rabat.ma | |
![]() | |


Rabato[1] (arabe الرباط, ar-Ribāṭ) estas la ĉefurbo de Maroko. Ĝi ekde administra reformo de 2015 estas la ĉefurbo ankaŭ de la regiono Rabato-Sala-Kenitro.
Laŭ la censo de septembro 2024 en la urbo vivis 515 619 loĝantoj[2][3] sur areo de 118 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 370 loĝantoj/km².
Ĝi estas atlantika haveno, kaj situas en la buŝo de la rivero Bu Regreg, kiu apartigas ĝin de la najbara urbo Sala (Salé). Kune kun tiu ĉi ĝi formas gravan aglomeraĵon, kvankam pli malgrandan ol la pli ekonomie potenca Kazablanko.
Administra, komerca kaj industria centro. Monumentoj de la 11-a jarcento ĝis la 18-a jarcento. Muregoj el la 11-a jarcento kun fortigitaj pordegoj. Muzeoj.
Ĝia moderna historio komenciĝas en 1146, kiam la almohada gvidanto Abd al-Mu'min (Q307312) konvertis la tiaman vilaĝon en pli grandan fortreson, por lanĉi atakojn al la tiama Iberia duoninsulo. Ĝi fariĝis la ĉefurbo de la kalifo Jakub al-Mansur (Q455739), en kies tempo estis komencita la konstruado de granda moskeo, el kiu restas la konata Turo de Hassan, unu el la ĉefa vidindaĵoj de la urbo.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- novigita administra regiono Rabato-Sala-Kenitro ekde 2015
- Rabato (merkato)
- Salé
- Tramtransporto en Rabato-Sala
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Rabato" interalie en la vasta, du-paĝa mapo 27 pri norda Afriko.
- ↑ informoj en la retejo citypopulation.de (angle kaj germane)
- ↑ detala PDF-dosiero de la censo de septembro 2024 (jen arkivigata dufoje en aŭgusto 2026)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo www.rabat.ma (arabe kaj france, jam ekde fino de 2012 ne funkcias plu)
- turisma retejo (france, hispane kaj angle)



