Saltu al enhavo

Ukraina Popola Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukraina Popola Respublika
Origina nomo:
Українська Народна Республіка
← Rusia Imperio
← Aŭstrio-Hungario
← Okcident-Ukraina Popola Respubliko
1917 – 1921 Ukraina Soveta Socialisma Respubliko →
Dua Pola Respubliko →

flago

blazono

flago blazono
historia lando • aŭtonoma administra teritoria ento • suverena ŝtato • ekzilregistaro • suverena ŝtato • popolrespubliko • neagnoskita ŝtato
Geografio
Provizoraj landlimoj en 1919
Provizoraj landlimoj en 1919
Ĉefurbo:
Kievo / Ĥarkivo (post marto 1919)
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
karbovanec
hrivno
Antaŭaj ŝtatoj:
Rusia ImperioRusia Imperio
Aŭstrio-HungarioAŭstrio-Hungario
Okcident-Ukraina Popola RespublikoOkcident-Ukraina Popola Respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Ukraina Soveta Socialisma RespublikoUkraina Soveta Socialisma Respubliko
Dua Pola RespublikoDua Pola Respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
20-a de novembro 1917 Fondo per akto de Ukraina Centra Konsilio
22-a de januaro 1918 Sendependeco
16-a de januaro 1919 Soveta invado
18-a de marto 1921 Pac-traktato de Rigo
Prezidanto
1917-1918 Miĥajlo Hruŝevskij
1918-1925 Direktorio
Diplomatiaj rilatoj
Belorusa Popola Respubliko • Aŭstrio-Hungario • Reĝlando Bulgario • Germana Regno • Otomana Imperio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)

rilatoj inter Belorusio kaj Ukrainio • Ukrainian-Austro-Hungarian relations • Bulgaria–Ukraine relations • rilatoj inter Germanio kaj Ukrainio • rilatoj inter Turkio kaj Ukrainio • Ukraine–United Kingdom relations

v • d • r
UNR-poŝtmarko 1918

Ukraina Popola Respubliko (ukraine Українська Народна Республіка) estis la unua ukraina nacia ŝtato de la moderna epoko. La Ukrainia Centra Konsilio sub gvido de Miĥajlo Hruŝevskij deklaris sendependecon de Ukrainio en januaro de 1918 en Kijivo kaj en februaro okazis jam aparta pactraktato ("Panpaco") kun la Centraj potencoj. En la sekvaj perturboj, disigis la Centraj potencoj la Centran Rada-n je la 29-a de aprilo 1918 kaj enpotencigis novan registaron de hetmano Pavlo Skoropadskij kiel novan Prezidenton de Ukrainio, dum Simon Petljura iĝis ministro pri militaferoj.

La UPR staris dekomence en batalo kontraŭ la sovetamika registaro en Ĥarkivo, kiu fondigis en decembro 1917 rusiaj bolŝevistoj.

Dum la Enlanda milito, la bolŝevistoj okupis Kievon la 14-an de januaro 1919 kaj deklaris la fondon de Ukraina SSR la 10-an de marto 1919. Sed la Ukraina Popola Respubliko tamen plu ekzistis ĝis 1921.

la registaro de la Ukraina Popola Respubliko decidis malfrue de 1919 ke ĝi fordonos la teritorion de la okcidenta parto Okcident-Ukraina Popola Respubliko interŝanĝe al alianco kun Pollando kontraŭ Sovetia Rusio. En la Traktato de Rigo de la 18-a de marto 1921 inter Pollando, la Ukraina SSR kaj la Rusia SSR agante en nomo de la Belorusa SSR, la teritorio de la Okcident-Ukraina Popola Respubliko venis fine de 1921 definitive al Pollando.

Ekde la Sovetia-Ukrainia Milito, la parlamento kaj registaro de la Ukraina Popola Respubliko pluekzistis en ekzilo. Post la sendependecdeklaro en 1991, la lasta prezidanto de la ekzila registaro transdonis potencon al la nova registaro de Ukrainio en 1992.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]