Muskoĝardeno ĉe la templo Saihō-ji en Kioto, startigita en 1339Japana Ĝardeno en la Ĝardenoj de Tatton Park, Anglio
Japanaj ĝardenoj (日本庭園, nihon teien) estas tradiciaj ĝardenoj, kies dezajnoj estas akompanataj de japanaj estetikaj kaj filozofiaj ideoj, evitas artefaritan ornamadon, kaj elstarigas la naturan pejzaĝon. Plantoj kaj eluzitaj, maljuniĝintaj materialoj estas ĝenerale uzataj de japanaj ĝardenistoj por sugesti naturan pejzaĝon, kaj por esprimi la fragilecon de ekzisto same kiel la nehaltigeblan progreson de la tempo.[1]
Antikva japana arto inspiris pasintajn ĝardendezajnistojn.[1]:6Akvo estas grava trajto de multaj ĝardenoj, same kiel rokoj kaj ofte gruzo. Malgraŭ tio, ke ekzistas multaj allogaj japanaj florplantoj, herbecaj floroj ĝenerale ludas multe malpli da rolo en japanaj ĝardenoj ol en Okcidento, kvankam laŭsezone florantaj arbustoj kaj arboj estas gravaj, des pli dramaj pro la kontrasto kun la kutima superreganta verdo. Ĉiamverdaj plantoj estas "la ostoj de la ĝardeno" en Japanio. Kvankam naturŝajna aspekto estas la celo, japanaj ĝardenistoj ofte formas siajn plantojn, inkluzive de arboj, kun granda rigoro.
Zenĝardeno kreas miniaturan stiligitan pejzaĝon per zorge aranĝitaj rokoj, akvaĵoj, musko, tonditaj arboj kaj arbustoj, kaj uzas gruzon aŭ sablon, kiu estas rastita por reprezenti ondetojn en akvo.