Kempten
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kempten (apartigilo) |

| Kempten | ||||||
|
| ||||||
| ĉefregioncentro • eksterdistrikta urbo de Bavario • urba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Bavario | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Ŝvabio | |||||
| Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 0831 | |||||
| Poŝtkodo | 87401–87439 | |||||
| Aŭtomobila kodo | KE | |||||
| Oficiala Municipokodo | 09763000 | |||||
| NUTS | DE273 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Thomas Kiechle | |||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
| Partio de komunumestro | CSU | |||||
| Adreso de la administrejo | Rathausplatz 29 87435 Kempten (Allgäu) | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 67916 (stato 2025-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 47° 44′ N, 10° 19′ O (mapo)47.73333333333310.316666666667Koordinatoj: 47° 44′ N, 10° 19′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 674 m | |||||
| Areo | 63,29 km² | |||||
| Oficiala retejo | http://www.kempten.de | |||||
Kempten estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2025 la urbo havis 67 916 loĝantojn sur areo de 63,28 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 1 073 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Lauben, Altusried, Wiggensbach, Buchenberg, Waltenhofen, Durach, Betzigau kaj Haldenwang, kelkaj el ili en la sama distrikto, kelkaj en la najbara distrikto Oberallgäu.




Komunuopartoj
[redakti | redakti fonton]La unuopaj komunuopartoj nomiĝas {{vikidatuma listo|p-kodo=P150|modo=kaj}.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nuna urbo kutime konsideriĝas en la tradicio de romia fortikaĵo, kiun la Remia Imperio starigis tie ĉirkaŭ la jaro 15 antaŭ nia erao. Tiu ricevis la nomon Cambodunum kaj iĝis la unua ĉefurbo de la romia provinco Raetia, antaŭ ol oni transferis la ĉefurban signifon al la pli nova fortikaĵo Augusta Vindelicum, la nuna Aŭgsburgo. Pli aĝa laŭ tiu kalkulo en la teritorio de nuna <Germanio estas nur la romiaj fortikaĵoj. kiuj iĝis la nunaj urboj Treviro kaj Kolonjo. Tiu kalkulo estas iusence maljusta, ĉar jam plurajn jarmilojn antaŭ tio estis fortikita setlejo de la keltoj en tiu loko - la keltoj estis konkeritaj per la romianoj fine de la unua jarcento antaŭ nia erao (post la gaŭloj venkitaj de la armeoj de Julio Cezaro meze de la jarcento) kaj la romianoj kiel kutime detruis lala plej larĝan setlejon de la venkita etno, konstruis novan romian fortikaĵon en tiu loko kaj difinis ke per la unua romia jaro komenciĝas la loka historio. kompreneble la signifo de la loko neniam malaperis, dum la mezepoko, en la Franka Regno; la Sankta Romia Imperio de germana nacieco kaj en la reĝlando Bavario la urbo daŭre konkuris kun Aŭgsburgo pri la distingo esti la plej grava regiona centro.
Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Walther Kloepffer (1891-1950), kuracisto, verkisto kaj esperantisto



