Saltu al enhavo

Rusia Esperantista Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusia Esperantista Unio
Российский союз эсперантистов
Emblemo de Rusia Esperantista Unio
Lando  Rusio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1921 / 1991 (vidu tekste)
Interretejo https://reu.ru
v • d • r
Rusia Esperantista Unio
landa asocio de UEA Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 28-a de decembro 1991 vd
Antaŭe Sovetrespublikara Esperantista Unio vd
Landoj Rusio vd
Fondintoj Boris Kolker vd
Estro Aleksandr Lebedev (ekde 2019)
Lingvoj

Esperantovd

Retejo Oficiala retejo
Jura formo socia organizaĵo
v • d • r

Rusia Esperantista Unio (REU) estas esperantista organizaĵo en Rusio, landa asocio de UEA. Ĝi estis fondita en 1991 por daŭrigo de agado de la tut-sovetunia organizaĵo Sovetrespublikara Esperantista Unio, aperinta en 1989; REU nomas sin "spirita kaj jura heredanto" de ankaŭ la samnoma tutsovetia organizaĵo, kiu funkciis de 1921 ĝis 1938[1].

Laŭ sia propra aserto, REU estas "libervola organizo, kiu celas helpi al aktivaj esperantistoj plivigligi kaj, laŭeble, kunordigi, per- kaj poresperantan agadon en Rusio"[1]. Laŭ statuto de REU, ĝiaj celoj estas[2]:

  • popularigo kaj disvastigo de la lingvo Esperanto;
  • plifirmigo de la paco, evoluigo de la internacia kunlaboro en ĉiuj sferoj de la homa agado helpe de la lingvo Esperanto.

La agadon de REU regulas ĝia Statuto (akceptita en 1991) kaj Ĝenerala regularo kun aldona informo (akceptita en 1999).

Membrolisto de REU

Membro de REU rajtas fariĝi ajna homo ne malpli ol 18-jara[2] (interalie tiuj, kiuj ne parolas Esperanton[2] aŭ eksterlandanoj, kiuj "volas iel subteni esperantistan vivon en la lando"[1]). La solaj nepraj postuloj al membro de REU estis subteno de la Statuto kaj pagado de kotizo; eblas ankaŭ aliĝo de aliaj organizaĵoj.

Laŭ kotizregularo por 2018, individua kotizo por membreco en 2018 estas 250 rubloj (por eksterlandanoj - 20 eŭroj); kotizo por dumviva membreco - 20-oble pli; kolektiva kotizo - 250 rubloj por unu aliĝinta membro; por "amikoj de REU" - senpage.

En 2018 (por marto) REU konsistis el:

Konsisto de REU laŭ jaroj: 2005, 2006, 2007, 2008, 2009, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014.

Dum la lastaj jaroj de Sovetunio en la lando agadis Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU, enfunkciis en 1989). Lige kun la disfalo de Sovetunio, la 10-a Kongreso de SEU la 28-an de decembro 1991 decidis transformi SEU al Rusia Esperantista Unio (REU).

En 1994 okazis unuiĝo de REU kaj Ruslanda Esperanto-Asocio (REA).

Gvidorganoj

[redakti | redakti fonton]

Laŭ Statuto de REU, ĝiaj gvidorganoj estas Konferenco de REU kaj Estraro de REU. La Konferenco estas kunvokata de la Estraro ne malpli ol unufoje en du jaroj; ĝi estas kvoruma, se ĝin ĉeestas pli ol duono de la elektitaj kaj anoncitaj delegitoj. Dum la konferenco okazas elektado de Estraro, korektado de la Statuto ktp[2].

Grigorij Arosev, prezidanto de REU en 2010-2013

Listo de prezidantoj de REU

[redakti | redakti fonton]
LaborperiodoKonferencoPrezidanto
1991–199210Viktor Aroloviĉ
1992–199311
1993–199412Andrej Ananjin (Grigorjevskij)
1994–199513Nikolaj Gudskov
1995–199714Aleksandr Korĵenkov
1997–199915Abduraĥman Junusov[d]
1999–200016
2000–200117Andrej Ananjin (Grigorjevskij)
2001–200218Georgij Kokolija
2002–200419Nikolaj Gudskov
2004–200520
2005–200621Andrej Grigorjevskij
2006–200722
2007–200923
2009–201024Miĥail Ĉertilov
2010–201125Grigorij Arosev
2011–201326
2013–201527Svetlana Smetanina
2015–201728
2017–201929
2019–202130Aleksandr Lebedev[d]
2021–2023 31
2023– 32

La Estraro de REU, elektita en 2010:

La Estraro de REU, elektita en 2013[3]:

La Estraro de REU, elektita en 2015[4]:

La Estraro de REU, elektita en 2017

La Estraro de REU, elektita en 2019

La Estraro de REU, elektita en 2021[5]

Aldona komisiito:

Agado de REU

[redakti | redakti fonton]

Rusia Esperantista Unio okupiĝas ĉefe pri organizado de esperantistaj renkontiĝoj kaj eldonagado. De REU estas organizataj Rusia Esperantista Kongreso (REK), Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kaj multaj aliaj lokaj renkontiĝoj.

Atingoj de la lokaj aliĝintaj asocioj ankaŭ parte estas konsiderataj kiel rezultoj de REU-agado[6].

Rusia Esperantista Kongreso

[redakti | redakti fonton]

Rusia Esperantista Kongreso (REK) estas konsiderata la ĉefa aranĝo de organizitaj rusiaj esperantistoj. En diversaj periodoj ĝi estis organizata kun diversa ofteco, en la plej sukcesaj jaroj ĉiujare. Kutime enkadre de REK okazis reelektoj de la landa E-Asocio.

Laŭ la Kongresa regularo, "Rusia Esperantista Kongreso estas tradicia manifestacio de rusiaj esperantistoj. Ĝi celas fortigi ilian solidarecon kaj kunlaboron, progresigi Esperanton en la lando, interŝanĝi sperton de la agado inter la lokaj kaj fakaj organizoj kaj individuaj esperantistoj".

La titoloj de ĉefa aranĝo estis dependaj de la historia periodo. En la unua duono de 1990-aj oni provis reordigi la numeradon de la kongresoj, tial ekde tiam la titoloj ofte estas duoblaj: unue la originale anoncita titolo (sen ajna numero, se tiu ne estis uzita), due - la rekalkulita.

REKJaroLokoAliĝintoj
1-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj20-24.04.1910Sankt-Peterburgo103
2-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj04-06.08.1913Kievo76
3-a Ruslanda Kongreso de Esperantistojjunio 1921Petrogradoĉ. 160
1-a Kongreso de SEU20.07.1923Moskvoĉ.30
2-a Kongreso de SEU26-30.06.1925Moskvoĉ.100
3-a Kongreso de SEU20.07.1926Leningrado135
4-a Kongreso de SEU28-31.07.1928Moskvo100
5-a Kongreso de SEU25-28.12.1931Moskvo119
(1-a) Tutsovetia Fonda Konferenco de ASE14.03.1979Moskvo101
2-a Tutsovetia Konferenco de ASE26.03.1982Moskvo86
3-a Tutsovetia Konferenco de ASE23-25.01.1989Moskvo212
9-a Kongreso de SEU / 12-a REK21-23.12.1990Moskvo200
10-a Landa Kongreso de SEU/REU / 13-a REK27-29.12.1991Kolomna, Moskva provinco125
11-a Kongreso de REU / 14-a REK26-29.11.1992Sankt-Peterburgo140
15-a Rusia E-Kongreso06-09.11.1993Soĉiĉ. 70
Rusia Esperantista Kongreso / 16-a REK04-07.11.1994Niĵnij Novgorod65
Ruslanda Esperantista Kongreso / 17-a REK06-08.10.1995Tjumeno29
Rusia Esperantista Kongreso / 15-a Konferenco de REU / 18-a REK31.01-02.02.1997Moskvoĉ.75
Rusia Esperantista Kongreso / 19-a REK03.02-06.02.2000Ĉeboksari, Ĉuvaŝio51
20-a REK kun EoLA04-11.03.2001Serovo, Sankt-Peterburgo199
21-a REK kun EoLAdecembro 2001Kostroma, Kostroma provinco34
22-a REKdecembro 2002Puŝĉino, Moskva provinco47
23-a REK kun EoLAfebruaro 2004Volgogrado, Volgograda provinco
24-a REK kun EoLA29.04-02.05.2005Jekaterinburg, Sverdlovska provinco
25-a REK kun EoLAmarto 2007Tiĥvin, Leningrada provinco
26-a REK27-31.05.2010Sankt-Peterburgo239
27-a REK20-23.10.2011Ĉeboksary

Rusiaj Esperanto-Tagoj

[redakti | redakti fonton]

Rusiaj Esperanto-tagoj (RET) estas somera Esperanto-renkontiĝo, unu el ĉefaj aranĝoj de REU. Ĝi okazas post kiam OkSEJT ŝanĝis la koncepton, iĝis instrua kaj paroliga aranĝo speciale por komencantoj. La unua RET okazis en 1998 en Jelec (Lipecka provinco).

Listo de pasintaj RET:

Numero, datoLoko
RET-1, 1989Jelec, Lipecka provinco
RET-2, 2002Kovrov, Vladimira provinco
RET-3, 2003Kovrov, Vladimira provinco
RET-4, 2004Tiĥvin, Leningrada provinco
RET-5, 2005Jelec, Lipecka provinco
RET-6, 2006Volĵskij, Volgograda provinco[7]
RET-7, 2007Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara regiono
RET-2011Gelenĝik, Krasnodara regiono[8]
RET-2015Surskije Zori, Jadrina distrikto, Ĉuvaŝio[9]
KET[10], 2016Jalta, Krimeo[11]
RET-2017Poŝeĥonje, Jaroslavla provinco[12]
RET-2018Ŝuja, Ivanova provinco[13]
RET-2021Maĥaĉkala, Dagestano[14]
RET-2023Lebjaĵje, Kazano[15][16]
REN-2024Sankt-Peterburgo[17]
RET-2024Maĥaĉkala, Dagestano[18]
RET-2025Krasnojarsk[19]

RET-7, organizata de REU kaj Volgograda Esperantista Junulara Centro "Stelaro", okazis inter la 18-a kaj 25-a de aŭgusto apud Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova Maro.

En 2008 RET ne okazis, ĉar anstataŭ ĝi kaj por la sama publiko okazis komuna rusi-ukrainia aranĝo IET (Internaciaj Esperanto-Tagnoktoj) sur Tarĥankuto (Krimeo).[20]

La sama aranĝo (IET-3) okazis anstataŭ RET ankaŭ en 2013 jaro.[21]

En 2024, la 9-12-an de februaro, en Sankt-Peterburgo okazis nova aranĝo «Rusiaj Esperanto-Noktoj» (REN-2024). Por organizo de tiu ĉi aranĝo la Estraro de REU kunlaboris kun peterburga Esperanto-klubo «Kariljono».[22]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto - Lingvo Arta.

Aliaj Esperanto-renkontiĝoj organizataj de REU

[redakti | redakti fonton]

Interretaj projektoj

[redakti | redakti fonton]
  • En 2010 estis decido pri organizado de retpaĝaro E-kluboj.ru[23]. La enhava kunordiganto de la retejo estis tiama prezidanto de REU Grigorij Arosev. La retejo funkciis dum nelonga tempo, nun ne plu funkcias.

Eldonaĵoj de REU

[redakti | redakti fonton]

Rusia Esperanto-Gazeto

[redakti | redakti fonton]

Rusia Esperanto-Gazeto aperadis ekde 2000 ĝis 2017 jaro. La redaktoro kaj eldonanto estis Georgij Kokolija, kunredaktis Viktor Aroloviĉ. Ĝis la 2014 jaro REGo kunlaboris kun REU, poste kunlaborado ĉesis.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia Esperanto-Gazeto.

Ponto (komence nomita "Информационный бюллетень АСЭ", poste "Bulteno de REU") - estas oficiala informilo de la tutrusia socia organizaĵo "Rusio Esperantista Unio".

La unua numero aperis en 1980 sub la titolo "Информационный бюллетень АСЭ" (Informa bulteno de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj). Tiam bulteno aperadis en la rusa lingvo. Komence de 1990 ĝi aperis sub la nova titolo "Информационный бюллетень СЭСР" (Informa bulteno de Sovetrespublikara Esperantista Unio).

Post disfalo de Sovetunio la Bulteno denove ŝanĝis nomon kaj iĝis "Bulteno de REU".

Ĉi tie estas plejparto de numeroj, eblas vidi kiel ŝanĝiĝis la titolo de jaroj al jaroj: https://reu.ru/biblioteko/eo/bulteno

Ekde 2000 jaro REU dense kunlaboris kun Garik Kokolija, eldonanto de REGo. Tiam «Bulteno de REU» aperadis ne kiel aparta eldonaĵo, sed kiel ĉapitro «Bulteno de REU» ene de REGo.

En la jaro 2014 la kunlaboro kun Garik ĉesis, do aperadis aparte Bulteno de REU kaj aparte REGo. Poste, en la 2017 jaro, REGo ĉesis.

En la jaro 2019 la Estraro de REU decidis doni al la revuo iun pli imponan nomon, longe diskutis kaj elektis «Ponto».

La lasta numero sub la titolo «Bulteno de REU» estis n-ro 106, aŭgusto 2019; la unua sub la titolo «Ponto» estis n-ro 107, septembro 2019.

Ĉiu membro de REU ricevadas elektronikajn numerojn de "Ponto" senpage.

REU-ekspres'

[redakti | redakti fonton]

REU-ekspres' estis presorgano de REU. Ĝi estis modesta informilo per kiu REU urĝe informis siajn anojn.

"Movado" estis revuo eldonita de Kluba kaj Aktivula Fako de REU. La revuon redaktis Andrej Ananjin kunlabore kun Nikolao Gudskov, Jelena Lebedeva, Andrej Liskov, Grigorij Arosev.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia Esperantista Junulara Movado.

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) estas junulara sekcio de REU (ĝis 2005 funkciis memstare[24]). Samtempe ĝi estas landa sekcio de TEJO. Membraro de REJM konsistas ĝuste el membroj de REU ne pli ol 31-jara aĝaj. En 2014 estis 19 membroj de REJM[25]

Polemikoj

[redakti | redakti fonton]

Polemiko okazis ekde februaro 2022, kiam la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev, anoncis sian subtenon al la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio kaj esprimis sian deziron de “kompleta likvido de la nuna ukrainia ŝtato”. Li poste nomis la masakron de Buĉa “mallerte farita falsaĵo”.[26] Pluraj esperantistoj esprimis sian elreviĝon, ke esperantisto en gvida pozicio subtenas militan agreson. Pro tiuj deklaroj Lebedev estis forigita el la programo pri Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Pollando en aprilo 2022[27].

En 2023, REU, daŭre prezidata de Lebedev, haltigis sian membrecon en UEA, ĉefe pro tio ke Svetlana Smetanina, rusia ĉefdelegito de UEA, estis eksigita pro komentoj pri “ukrainaj nazioj”, ofta temo de rusa propagando por pravigi la invadon de Ukrainio[28].

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.